← Reen al K

PIV · 8777

★krut/a

krut/a. Prezentanta deklivon forte klinitan, proksiman al la vertikalo: kruta ŝtuparo Z; kruta vojo; kruta klifo, bordo, monto B; kruta insulo; kruta frunto ( retroklina); malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas Z. abrupta, apika.
krutaĵo. Loko kruta: kiel akvo falanta de krutaĵo X. klifo.
kruteco. Eco de loko kruta.
interkrutejo. Tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto. kanjono.
malkruta. Prezentanta facilan deklivon.