PIV 2026 · Artikolo 44
abrupta
abrupta
1 malagrable subita; neĝentile senprepara: ordoni per rapida abrupta voĉo Z la vento blovis per abruptaj batoj ALö la turno de veturilo estas tiel abrupta, ke Karlo ektremas FSz la sensacia disvastiĝo kaj abrupta pereo de Volapük ULi abrupta adiaŭo
➞ bruska, kruda, seka. 2 (malofte) terpeco ege krute falanta de ebena supraĵo: la urbo sidas ĉe la piedo de grandega abrupta roko desupre rigardanta la maron RE abrupta deklivo JNM ➞ kruta.
abrupte en abrupta maniero: tono, en kiu abrupte alternis tirata moleco kaj raŭka malmoleco Z (Subite kaj abrupte.) Monon vi ne havas? Z la korespondado subite kaj abrupte ĉesis FSz li abrupte puŝis la manon en la internan brustpoŝon CRo abrupte turni al iu la dorson