PIV · 7999
★kojn/o
★kojn/o
1 Ligna aŭ metala peco, dika ĉe unu ekstremo, regule maldikiĝanta k finiĝanta per akra rando ĉe la alia ekstremo, uzata por fendi: oni elbatas kojnon per kojno Z (pf nova forpelas malnovan).
2 Similforma peco uzata por fiksi ian moveblan aĵon, firme starigi stablon, meblon ktp.
kojni (tr) Senmovebligi per kojno: kojni relojn, radon, barelon.
kojneto. Malgranda kojno 2.
kojnumi (tr) Fari, ke du moveblaj pecoj de maŝino renkontiĝu tiel, ke ĝi ne povas funkcii: kojnumi motoron, pulion, dentradojn. ☞ bloki.
kojnoforma
1 Havanta la formon de kojno: kojnoforma osto.
2 Rilata al tiu antikva skribo (sumera, asiria ktp), kiu konsistis el signoj similaj al kojnoj: kojnoformaj literoj, tekstoj, surskriboj. ➞ kojnoskribo.