PIV 2020 · 7451
★kares/i
★kares/i (tr)
1 Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton ktp: la patrino karesas la infanon; Francisko karesas al li la vangojn Z; ne karesu per mano, sed karesu per pano Z; karesi al iu la barbon Z (flategi); karesi hundon, katon; selante ĉevalon, oni ĝin karesas Z (oni devas flati tiun, de kiu oni postulas ion al li malagrablan); karesi kontraŭ la haroj Z (inciti pro mallerta traktado); (f) karesi iluzion, revon. ☞ dorloti, kaĵoli, leki.
2 Delikate tuŝi, por havigi voluptan plezuron: ĉu vi ne hontas esti bela k ne voli, ke oni vin karesu? Z; virgulinon tre belan la reĝido karesis kun varmo Z; se li eĉ konfesas, ke li dek amatinojn laŭvice karesas? G; li lasus do sin karesi de tiuj virinoj nudaj, senhontaj? B. ☞ palpi.
3 Delikate tuŝi: li karesos al si la ventron Z (post bona manĝo); li kaptis ŝian manon k karesis per ĝi siajn lipharojn Z; la vento karesis lian grizan barbon Z; la ondoj karesis la dezertan bordon. ☞ flirti, tanĝi.
4 (f) Plezurigi: brila lumo, kiu karesas liajn okulojn Z; viaj konsoloj karesas mian animon X.
5 (f) Montri al iu afablecon, favoron: amikon karesu, sed kalkuli ne forgesi Z; se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos Z; feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas Z; kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas Z; kvankam min mono neniam karesis […] Z. ☞ protekti, ridi 2, karesformo.
karesa. Tia, ke ĝi karesas: karesa tuŝo, voĉo Z, gesto; karesaj vortoj, rigardoj Z.
karese. Ameme: A. karese kisas lian manon Z; ŝi karese ĉirkaŭprenas la reĝon Z; ekkrias ŝi, karese sin premante al la princo B; li ĉiam pli karese sin tenis kun ŝi Z.
kareso. Gesto, kiu karesas:
1 fari al iu ursan kareson Z;
2 mi kovros vin per karesoj K; vi konas la kareson, kiu vekas la mortintojn K; ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel estro B; unu momento da karesoj valoras pli multe, ol unu jaro da povo B; nur ne manĝu unu la alian pro tro da karesoj! Z;
3 ne ekzistas kareso sen intereso Z.
karesado. Agoj de iu karesanta: (ŝia kolero) pasos post iom da karesado, kiun vi faros al ŝi Z.
karesema. Inklina al karesado.
malkaresi. Malmilde trakti: oni batas, malkaresas, k eĉ plori ne permesas Z.