PIV · 3371
★dorlot/i
★dorlot/i (tr) Agi kun iu tro kareseme k tro indulge: mi estas filo dorlotata k sola X; sur la brakoj vi estos portataj k sur la genuoj dorlotataj X; ili kuŝas sur eburaj litoj k dorlotas sin sur sia kuŝejo X; virino delikata inter vi k dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco X; dorloti serpenton sur sia brusto Z; estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de volupto! X; kiu volas panon, ne dorlotu la manon Z (laboru!).
dorloto, dorlotado. Ago de dorlotanto: ŝin faris dorlotoj de gepatroj tiel malforta, tima! G; (patrino) preta ekkrii averte aŭ dorlote Z (por dorloto).
dorlotiĝi. Sin dorloti, eviti ĉian penon: se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, li poste fariĝas neregebla X.
eldorloti. Malfortigi ies karakteron, nutri ies malvirtojn per dorlotado: oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita Z; (f) la eldorlotitaj stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon Z.