PIV · 3468
dur/a
① dur/a
1 Malmola: dura kiel bronzo.
2 Ⓣ (pp materio) Rezista al la penetro de alia materio: ⊕ diamanto estas la plej dura mineralo, talko la malplej dura.
3 Λ (pp parolsono, precipe en slavaj lingvoj) Havanta, eventuale apud aliaj artikulacioj, levon de la langodorso al la velo.
4 (f) Malmilda: dura koro.
duro Ⓣ Rezisto de materio al la penetro de alia materio: duro estas kutime mezurata en Brinell-gradoj (kg/mm2), simb. HB; ⊕ durskalo de mineraloj (de 1 ĝis 10).
dureco. Malmoleco.