PIV 2026 · Artikolo 5345
gondolo
gondolo
1 longa plata boato kun levitaj ekstremaĵoj, uzata en Venecio, movata per stango aŭ remilo: en Venecio oni proponas al alilandanoj ekskursojn per «gondoloj» CSa
2 platformo, vagono aŭ transportujo, kiu pendas de aerŝipo, telfera kablo aŭ simile, uzata por transporti personojn aŭ kargon: telferaj gondoloj super Rejno FGR
3 AVIA en la Dua Mondmilito nacelo muntita sub la fuzelaĝo de bombaviadilo, entenanta aŭ kanonon kaj ties kanoniston, aŭ personon, kiu direktis la faligadon de la bomboj.
gondolisto stiristo de gondolo 1: kantoj de gondolistoj