PIV · 8545
kosm⁸o
kosm8o
1 🔭 La universo, rigardata kiel unu ordigita tuto: la malkovro de la kosmo radikale ŝanĝis la homan mondkoncepton. ☞ ĥaoso.
2 (f) Ordigita sistemo de ideoj: la kosmo de Platono, de Kartezio.
kosma. Rilata al la kosmo: kosma katastrofo; kosmaj radioj (nomo de radioj ondaj k partiklaj, penetrantaj la Teran atmosferon de el la kosma interspaco, k de aliaj tiaj radioj kaŭzitaj de ili).
kosmologo. Specialisto pri kosmologio.
kosmologio Z. Fako de astronomio pri la universo rigardata kiel tuto k pri ĝia evoluo k konsisto (praeksplodo, estiĝo de galaksioj, ekspansio de la universo). ➞ kosmogonio.
kosmoŝipo Vd ŝipo.
makrokosmo Φ Universo.
mikrokosmo
1 Kosmo aŭ universo en miniaturo.
2 (f) Tre malgranda komunumo aŭ komplekso.
3 (f) Homo, rigardata kiel resumo de la universo.