PIV 2020 · 3584
ekip²i
ekip2i (tr) Provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio: ekipi armeon per aviadiloj, urbon per aŭtobusoj, ŝipon per ŝnuraro, turiston per gvidlibroj; la fabriko estis ekipita per plej modernaj maŝinoj. ☞ armi, doti, garni.
ekipo. Ago ekipi k ties rezulto: la industria ekipo de la lando.
ekipado. Ago de ekipanto.
ekipaĵo. Aro de ĉiuj iloj, destinitaj por ŝipo, armeo, fabriko ktp: la elektra ekipaĵo de instalaĵo.
subekipaĵo ✈ La radoj, glitiloj aŭ flosiloj k ties muntaĵo: entirebla, trirada subekipaĵo.
sonekipaĵo 📷 Tuto de la elektroakustika ilaro, ebliganta la kaptadon k reproduktadon de sonoj en filmo.
ŝipekipisto. Homo, kiu ekipas ŝipon aŭ vendas ekipaĵojn por ĝi.
virekipi. Provizi ŝipon per ŝipanoj.