PIV 2026 · Artikolo 116
admiralo
Derivaĵoj en la artikolo 4
admiralo ARME plej altranga maroficiro, estro de mararmeo; en iuj landoj maroficiro kun rango sub nur tiu de ĉefadmiralo. ➞ admiralitato.
admirala rilata al admiralo: ŝipo, kiu portas admiralan flagon sur la masto FK
ĉefadmiralo en iuj landoj plej altranga maroficiro, kun rango super tiu de admiralo; estro de mararmeo.
subadmiralo maroficiro kun rango sub tiu de vicadmiralo. Sin. kontradmiralo.
vicadmiralo maroficiro kun rango sub tiu de admiralo.