PIV 2026 · Artikolo 115
★admiri
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ admiri tr
1 plezure rigardi aŭ aŭskulti iun aŭ ion aparte belan: Marion tiel aminda kaj admirata Z edzin’ admirata — edzo malsata Z eĉ monstron admiras, kiu ame deliras Z kiel ne admiri tian muzikon? admiri pejzaĝon admiri statuon admiri ies voĉon oni maron admiras, se oni maron ne iras Z du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj ➞ adori; ravi.
2 senti profundan respekton antaŭ iu aŭ io rara pro aparta boneco: admiri la antikvajn heroojn admiri la virton admiri asketismon stultulo ĉiam trovas pli grandan stultulon, kiu lin admiras (ironie) mi admiras mian malfeliĉon Z
admiro sento de admiranto: li rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro Z estis malfacile deteni sin de admiro Kaj kiel ili dancadis! Z la knabo staris antaŭ la montrofenestro, muta de admiro
admiranto iu, kiu admiras: du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj Z
admirinda meritanta admiron: admirinda poemo admirinda heroaĵo admirinda aktoro