PIV 2026 · Artikolo 5924

hiacinto

Litero H

hiacinto BOTA herbo kun skvama bulbo, el kiu kreskas bazaj folioj kaj stara grapolo kun preskaŭ nuda pedunklo kaj pendantaj floroj ofte bonodoraj, kiuj havas malsupraduone kuniĝintajn tepalojn; el okcidenta kaj meza Azio, multe kultivataj, preskaŭ tutmonde. genro Hyacinthus ➞ asparagaco, jacinto.