← Reen al J

PIV · 6809

★-j

-j. Postfina morfemo, markanta la pluralon ĉe o-vortoj, a-vortoj k morfemoj de la serio -iu: tiuj gepatroj estas amataj de siaj junaj filoj; ĝiajn kapon k voston li alligis Z; oficistoj de la unua ĝis la naŭa grado Z. Rim. Estas esceptokaze uzataj kun j propraj nomoj geografiaj, aŭ ĉar ili prezentas efektivan kolektivon (Abruzoj, Apeninoj Z, Alpoj Z, Kanarioj ktp), aŭ pro influo de la nacilingva formo (Delfoj Z, Kannoj Z, Teboj Z ktp): en tiu ĉi lasta okazo, preferinda estas la formo sen j.