← Reen al N

PIV · 10757

★-n

-n. Postfina morfemo montranta:
ĉiun komplementon ne enkondukitan de prep.: li amas min, sed mi lin ne amas Z; kiun vi renkontis?; mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon Z; ni povas diri «obei al la patro» k «obei la patron» Z; peti konsilojn de amiko, peti multajn amikojn pri konsiloj; ŝi amas la patrinon pli ol la patron (sk. ŝi amas): ŝi amas la patrinon, pli ol la patro (sk la patrinon amas). Rim. 1 La predikativo, ĉu subjekta, ĉu objekta, ne estas komplemento k sekve neniam alprenas tiun finaĵon. Rim. 2 Pro la klareco de la senco, Z. malpermesis almeti ĉe la sama verbo du komplementojn kun la n-morfemo: ni povas diri «pardoni al la malamiko» k «pardoni la malamikon» sed ni devas diri ĉiam «pardoni al la malamiko lian kulpon».
ĉiun komplementon, kiu signifas lokon celatan de movo aŭ novan staton, celatan de la esprimita ago, eĉ se tiun komplementon akompanas prep. (alia ol «al» k «ĝis»): mi veturos Parizon Z; la birdo flugis en la ĝardenon Z; la muso kuris sub la liton Z; la hirundo flugis trans la riveron Z; estas tempo iri domen Z; flanken, sinjoro! Z; lia malkaŝemeco aliformiĝis en arogantecon Z; ĉiuj […] dividis sin en subkomitatojn k esplortaĉmentojn JF; disrompi vazon en mil pecojn. Rim. 3 Pro historiaj kaŭzoj, Z. donis al tiu finaĵo la nomon «akuzativo», sed ĝia funkcio en E. estas multe pli vasta, ol tiu de la hindeŭropa akuz..