← Reen al P

PIV · 12787

produt/o

produt/o Z Rezulto de multipliko.
kartezia produto (de du aroj A k B) La aro de ĉiuj paroj (a, b) kun a en A k b en B.
interna produto. Pozitiva simetria dulineara formo sur reela vektora spaco; analoge ĉe kompleksa vektora spaco (la formo tiam povas esti aŭ simetria aŭ hermite simetria). Sin. skalara produto.
logika produto = konjunkciaĵo.
skalara produto. Interna produto.
tensora produto (de du vektoraj spacoj E k F) Spaco EF tia, ke por ĉiu dulineara bildigo B: E × FG al alia vektora spaco G ekzistas ununura lineara bildigo EFG, kiu vastigas B.