PIV 2026 · Artikolo 10702

multipliki

Litero M

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. multiplika
  2. multipliko
  3. multiplikant/o
  4. multiplikat/o
multipliki tr MATE kalkuli la produton de du nombroj nomataj faktoroj: se oni multiplikas nombron a per pozitiva entjero n, la produto egalas al la sumo de n termoj egalaj al a: tri multiplikite per kvin estas dek kvin
1 Pli ĝenerale oni parolas pri la multipliko de matricoj, de elementoj en grupo k.s.
➞ obligi, oble.
multiplika rilata al multipliko: la multiplika signo × aŭ ⋅ multiplika tabelo
multipliko tr ago (operacio) multipliki.
multiplikanto nombro, per kiu oni multiplikas alian nombron, ekz. 5 en 4 × 5.
multiplikato nombro, kiun oni multiplikas per alia nombro, ekz. 4 en 4 × 5. ➞ obl-.