PIV 2026 · Artikolo 14743
statistiko
Derivaĵoj en la artikolo 3
statistiko
1 STAT donitaĵoj en nombra formo, kutime prezentitaj per tabeloj kaj diagramoj.
2 scienco pri la kolektado, analizado, interpretado kaj prezento de donitaĵoj, kiuj estas influitaj de hazarda vario aŭ necerteco, kadre de sociaj sciencoj, de medicino aŭ de natursciencoj.
3 FIZI kategorio de statistika konduto de kvantuma sistemo: bosona statistiko fermiona statistiko
statistika rilata al statistiko.
statistikisto
1 specialisto pri farado de statistikoj: asekura statistikisto
2 sciencisto, kiu okupiĝas pri statistiko 2.