PIV 2020 · 14690
spur⁸o
spur8o
1 Postlasita enpremo, marko, signo, laŭ kiu eblas ekscii, kiu aŭ kio pasis, kion iu faris aŭ kio okazis: sekvi cervon, lupon per spuro; varma (antaŭ nelonge farita) spuro; esti sur la spuro de iu; sendi iun sur ies spuroj (pf); la cervo kovris siajn spurojn, tranaĝante la lageton (☞ piedsigno); la detektivo trovis netan spuron pri la vizito de du virinoj en la ĉambroj; odorspuro; spurhundo, spursento (☞ indico).
2 (evi) = ŝpuro.
3 ∆ (pp matrico) La sumo de ĉiuj diagonalaj elementoj de la matrico.
4 (pp kurbo) La bildaro de la kurbo.
spuri (tr)
1 Serĉi, rimarki k sekvi spurojn.
2 💻 Sekvi la plenumadon de komputila programo paŝon post paŝo por trovi misfunkcion.
spuraro. Serio de la spuroj de unu besto.
elspurado ⚕ Elserĉado de la kazoj de neaperantaj malsanoj: elspurado de la aidoso per la salivo; elspurado de la infanaĝaj hiperlipidemioj.
respurado 💻 Serĉmetodo, laŭ kiu oni elektas valorojn por kompletigi solvon, ĝis ne plu eblas daŭrigi, k tiam reiras al la punkto de la lasta elekto (respurante sian vojon) k provas novan elekton. ☞ nedeterminisma, elĉerpa serĉo.
senspure. Ne lasinte spurojn: li senspure malaperis.