← Reen al I

PIV 2020 · 6501

indic/o

indic/o.
I - Konstatebla signo, kiu probabligas ion: tiu ruĝa koloro de la grundo estas indico pri fereco; indicoj de kulpeco.. spuro, indikaĵo.
II - 💡 Cifero aŭ nombro, montranta diversajn rilatojn aŭ proporciojn:
📖 Simbolo, akompananta k karakterizanta alian k lokita apud tiu ĉi, kutime dekstre k malsupre.
Entjero, asociita al certaj bildigoj k stabila dum perturboj aŭ transformoj.
Vorto, uzata por karakterizi la logaritmon de la proporcio de du grandoj de sama dimensio.
Nombro, kiu karakterizas substancon laŭ ĝia kemia aŭ fizika eco k kiun oni metas apud ĝi en krampoj: jodindico (kvanto de jodo, kiu reakcias kun la duoblaj ligoj en provkvanto de nesaturita hidrokarbono); sapiga indico (kvanto de alkalo necesa por hidrolizi (sapigi) provkvanton de graso).
💻 Nombro, indikanta la pozicion de dateno en vico aŭ tabelo.
antropologia indico. Centoblo de la kvociento inter du dimensioj de la homa korpo, difinitaj laŭ la antropometriaj metodoj.
atenua indico, indico de atenuo La logaritmo de la kvociento de la enira energio per la elira energio de konduktaparato por la tuta longo; simb.: a.
bibliografia indico. En decimala klasifiko, ciferaro atribuita al libro laŭ ties temo.
cefala indico Centoblo de la kvociento de la longo de kranio al ties larĝo. larĝkraniulo, longkraniulo, mezkraniulo.
faza indico Grando, esprimanta en logaritma formo la defaziĝon de la vektoro de la transsendata energio de konduktaparato por la tuta longo; simb.: b.
modulada indico, indico de modulado = grado de modulado.
propaga indico, indico de propago Kompleksa grando de la atenua k faza indicoj de konduktaparato por la tuta longo; simb.: g (g= a+jb).
refrakta indico Kvociento de la rapido de la lumo en la vakuo al la rapido en la trairata substanco.
vivkosta indico. Prezindico, kiu montras la mezajn ŝanĝojn en la vivkostoj de mezranga familio.
prezindico. Rilato inter kvantoj k prezoj, por montri ties evoluon.
ventindico. Nombro, indikanta la relativan rapidon de la vento. anemometro.
indica. Rilata al indico: indica metodo.
indici (tr) Provizi per indico: indicita kontrakto de vendado, luado ks.