← Reen al M

PIV · 10490

★moder/a

moder/a
(iu) Tia, ke li/ŝi sin detenas de ĉia troaĵo: li ĉiam estis modera en siaj ambicioj; modera politika partio; (analoge) vivo modera estas vivo sendanĝera Z. modesta.
(io) Troviĝanta malproksime de la ekstremaĵoj: modera prezo, postulo; moderaj movoj.
modere. En modera maniero: modere manĝi; vivi modere, ne tro interne, nek tro ekstere Z.
modero, modereco. Eco de iu, io modera: vivo sen modero kondukas al mizero Z; vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion Z.
moderigi. Fari ion aŭ iun modera: moderigi la rapidecon de aŭtomobilo, la ardon de diskuto; por ŝafo tondita Dio venton moderigas Z; moderigi punon; moderigi ies koleron. mildigi.
moderigaĵo Materialo en nuklea reaktoro, kiu malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de fandiĝintaj nukleoj, k tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio. Sin. moderatoro.
malmodera. Troa, ekscesa, ekstrema: malmodera apetito; la korpa doloro, kiu akompanas ĉiun malmoderecon Z. senbrida.  limo.