PIV 2020 · 13218
reakci³o
reakci3o
1 Σ Politika agado de konservemuloj, kontraŭstaranta al la demokrataj, progresemaj partioj k celanta revivigi la pasintan staton de la aferoj sociaj k politikaj. ☞ blanka, dekstra.
2 ⚥ Organisma ago, celanta estigi efikon kontraŭan al la efiko de la trafinta ago. Sin. kontraŭa reago: reakcio de ĉelo je varmigo; (f) ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito Z. ☞ reago, retroago, retroreguligo.
4 ☐ Kontraŭa ago, per kiu ĉiu materia punkto kompensas la agon de la forto aganta kontraŭ ĝi: la ago k la reakcio estas egale grandaj k inversdirektaj.
5 Ⓣ Antaŭenmovo, estigita sen mekanika perilo (kiel rimenoj, radoj ktp), sed per forta interna antaŭenpuŝo de gasoj malantaŭen elĵetataj.
reakcia. Rilata al reakcio:
1 reakcia partio;
2 reakcia rapideco;
3 reakcia varmo;
reakcii (ntr) Montri reakcion, reagi.
reakcianto Ⓚ Substanco, uzata pro siaj kemiaj ecoj, por ekscii, ĉu difinita substanco troviĝas en iu miksaĵo aŭ kombinaĵo, aŭ ne. Sin. reaganto.
reakciigi. Kaŭzi reakcion, k konstati per tio la ĉeeston de iu substanco: reakciigi per kupro. ☞ analizi.
ĉenreakcio Ⓚ Procedo, ĉe kiu unu reakcio kaŭzas tuj plian reakcion ktp.
kolorreakcio Ⓚ Reakcio, ĉe kiu la estiĝanta koloro pruvas la ĉeeston de serĉata substanco.