← Reen al T

PIV · 16084

★trud/i

trud/i (tr) Devigi iun kontraŭ lia volo al io malagrabla, devige akceptigi ion al iu: trudi al iu tedan taskon B, sian opinion B, sian ĉeeston, sian amindumadon; trudi severajn kondiĉojn al la venkito; Asirio jam trudas al ni traktatojn B; ne trudu, kion devus mi rifuzi! Z; sin trudi al iu, en iun societon; (f) tiuj ideoj pli k pli sin trudas al la priatento de ĉiuj popoloj; la demando trudas sin al ni, ĉu…; trudataj osciloj (kaŭzataj de ekstera forto, sed ne akordiĝantaj kun la propraj vibroj de la objekto). dikti, ligi, obsedi.
trudo, trudado. Ag(ad)o de iu, kiu trudas: ili laboras nur sub trudado.
trudema. Inklina trudi ion al aliaj: trudema karaktero, reganto, redaktoro; (f) mi ne sentis la froston, kiu penetras en la loĝejon kun ia aroganta trudemo B.
trudiĝi. Iĝi trudata al iu: ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al li Z.
trudiĝema. Inklina sin trudi: la mastrino rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman k kompromitantan ol promesantan ian profiton Z; (f) ŝi viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus forpeli de si ian trudiĝeman penson Z.
altrudi. Akcenta formo de trudi: oni altrudas al mi edzinon Z; altrudi reformojn de ekstere; altrudi al iu sian volon, siajn dezirojn; sen bezono altrudi al aliaj personoj sian propran religion Z; mi ne penos altrudi al vi tiun projekton Z; altrudi sian ekonomian superregadon al iu lando; altrudita feliĉo estas ofte malfeliĉo; kiam la hebreoj ĉesos altrudadi sin al diversaj popoloj […] Z.
altrudiĝema. Trudiĝema: ŝi forpuŝadis tiujn dubojn k timojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro turmentan por sia koro Z; altrudiĝema gasto.
altrudilo Mekanika aŭ elektromagneta aranĝaĵo por konekti la movan mekanismon de aparato kun la elementoj, kiuj regas ĝin (levilo, rado, relajso ktp).
eltrudi. Per trudo akiri ion de iu: la luno iris returne, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi Z; eltrudi monon de iu per minacoj pri skandalo.
eltruda (pp petro aŭ masivo) Devenanta el magmo, kiu trairis antaŭekzistantajn formaciojn k solidiĝis sur la supraĵo de la terkrusto (ĉu aere, ĉu submare). vulkana.
entruda Pri petro aŭ masivo, devenanta el magmo, kiu eniĝis en antaŭekzistantajn formaciojn k solidiĝis pli-malpli profunde en la terkrusto. plutona.
entrudiĝi. Trude sin enmiksi en fremdan aferon: la lingvo internacia, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povas almenaŭ esti lingvo regna k societa Z.
entrudiĝanto, entrudulo. Tiu, kiu, tedante k ĝenante, sin enmiksas en fremdan aferon, societon ks.
netrudiĝema. Ne inklina sin trudi, diskreta.