PIV · 16085
★truf/o
★truf/o
1 🍁 Fungo, ĝenerale subtera, produktanta manĝeblan, tuberforman fruktokorpon (askujo), simbiozanta kun la radikoj de arbo aŭ arbusto (precipe kverko); ĉ. 180 sp-oj el askomikotoj (plejparte el la g-oj Tuber k Elaphomyces) aŭ bazidiomikotoj (ŝajntrufoj).
2 👥 La manĝebla fruktokorpo de trufo 1: oni uzas porkojn aŭ hundojn, por eltrovi la trufojn; nigra, blanka, Perigorda, somera, vintra trufo.
trufi (tr) 🍴 Garni per trufoj: trufita anserhepataĵo.
trufejo. Loko, plejofte en kverka arbaro, kie abunde kreskas trufoj.
ŝajntrufo. Trufo, produktata de bazidiomikotoj (g-oj Hymenogaster, Melanogaster).