← Reen al K

PIV · 8972

★kverk/o

kverk/o 🍁 G. (Quercus el fagacoj) de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj k arbustoj kun virseksaj floroj en pendaj, delikataj amentoj, kun inseksaj unuopaj floroj unuope ĉirkaŭitaj de involukro (kupulo), k kun fruktoj (akenoj nomataj glanoj), oblongaj aŭ ovoidaj, kun bazo ĉirkaŭita de ligneciĝinta kupulo; la malmola, fortika ligno de kelkaj sp-oj estas uzata por ĉarpentado, ŝipkonstruado, meblofarado k.a.; ĉ. 400 sp-oj el Eŭropo, Azio, N Afriko k C k N Ameriko, multaj forstumataj aŭ pororname kultivataj, i.a.:
blanka kverko = lanuga kverko.
daimia kverko, denta kverko (Q. dentata, sin. Q. daimio), el E Azio, arbo kun obtuze dentaj, ledecaj folioj malfrue defalantaj.
kirmesa kverko (Q. coccifera), mediteranea arbusto aŭ arbeto kun vintrodaŭraj, dornaj folioj, sur kies ŝosoj oni iam bredis koĉoideon (Kermococcus vermilio), tiam uzatan en la fabrikado de kirmeso.
lanuga kverko (Q. pubescens), el S Eŭropo, arbo tre parenca al la sesila kverko, sed malpli alta k kun folioj malsupraflanke lanugaj.
pedunkla kverko. Roburo.
petra kverko (Q. petraea, sin. Q. sessiliflora), el U Eŭropo, alta arbo kun senpedunklaj kupuloj k kun malfrue defalantaj folioj lobaj, malsupraflanke senharaj aŭ preskaŭ senharaj. Sin. sesila kverko.
ruĝa kverko (Q. rubra), el NE Ameriko, ofte kultivata en Eŭropo, falfolia arbo kun pinte lobaj folioj aŭtune bele ruĝiĝantaj.
sesila kverko. Petra kverko.
verda kverko. Ilekskverko.
ilekskverko (Q. ilex), precipe Mediteranea, daŭrafolia arbo kun dornarandaj folioj iom similaj al tiuj de ilekso. Sin. verda kverko.
korkokverko (Q. suber), precipe Mediteranea, daŭrafolia arbo, kies trunkoŝelo liveras korkon. roburo.
kverkaro. Arbaro el kverkoj.
kverkido. Tre juna kverko: la freŝaj kverkidoj leviĝis el la eriko Z.