PIV 2026 · Artikolo 5238

★glano

Litero G★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. glanoarb/o
  2. glaning/o
  3. marglano
★ glano
1 BOTA frukto (akeno 1) de kverko: en unu sola glano kuŝas laŭ potenco tuta arbaro ILa kun manpleno da glanoj ni ambaŭ kutimas vivi ok tagojn FPV ➞ glanrikolto.
2 ANAT KOMU ekstremaĵo de peniso. glans penis ŝi karesis lian bruston, knedis lian glanon CPi Sin. balano 2, peniskapo.
glanoarbo BOTA = (prefere) kverko.
glaningo BOTA kupulo de glano 1.
marglano ZOOL balano 1.