← Reen al F

PIV · 4237

★fag/o

fag/o 🍁 G. (Fagus el fagacoj) de falfoliaj, monoikaj arboj kun virseksaj amentoj globformaj, longe pedunklaj, pendaj, k kun inseksaj amentoj malgrandaj, staraj, mallonge pedunklaj, nur 2−3-floraj, formantaj akenojn po 2−3 en moldorna kupulo malfermiĝanta per 4 valvoj; ĉ. 10 sp-oj el la ekstertropika N hemisfero, kelkaj ekonomie gravaj pro ligno multe utiligata, ŝelo medicine uzata k semoj, el kiuj oni ekstraktas oleon; precipaj taksonoj:
Amerika fago (F. grandiflora, sin. F. americana), el NE Ameriko.
Ĉinia fago (F. sinensis) el Ĉinio.
Japania fago (F. crenata, sin. F. japonica), el Japanio.
ordinara fago (F. sylvatica), el Eŭropaj arbaroj.
sangofago. Kf. de la ordinara fago («atropunicea», sin «atropurpurea») kun preskaŭ nigre ruĝaj folioj pro enhavo de antociano en la epidermaj ĉeloj.
fagacoj. Fam. (Fagaceae) de dukotiledonaj, monoikaj arboj k trunkarbustoj, kies frukto estas akeno ĉirkaŭita de kupulo; ĉ. 700 sp-oj el 8 g-oj, i.a. fago, kastaneo, kverko k notofago. Sin. kupuliferoj.
fagaro, fagejo. Arbaro el fagoj.
fagofrukto, fagonukso. La frukto de fago.
ŝajnfago. Notofago.