PIV · 4236
Faeton/o
Faeton/o ☉ Filo de Suno, falinta el sia ĉiela veturado pro nesingardemo.
faetono
1 Z Malpeza nekovrita kaleŝo sen pordetoj.
2 ♉ G. (Phaethon) de birdoj el la ordo de pelikanoformaj, ŝternosimilaj, grandaj kiel mevo, blankaj kun grizenigraj desegnaĵoj, k kun du tre longaj vostplumoj; bonegaj flugantoj, vivantaj en ĉiuj tropikaj maroj. Sin. tropikbirdo.