PIV · 6413
ileks²o
ileks2o 🍁 G. (Ilex el akvifoliacoj) de plantoj – dioikaj, pli malofte monoikaj arboj k trunkarbustoj – kun ofte daŭraj k ledecaj folioj integraj, dentaj aŭ dornarandaj, kun malgrandaj, blankaj, verdetaj aŭ flavetaj floroj en glomeruloj aŭ mallongaj cumoj, k kun fruktoj (drupoj) diverskoloraj; kosmopolita g. de ĉ. 400 sp-oj, pluraj pororname kultivataj: laŭ angla moro, ileksobranĉoj estas multe uzataj kiel kristnaskofesta ornamaĵo. ➞ ilekskverko.
ordinara ilekso. Sp. de ilekso (I. aquifolium) kun ledecaj, brilaj, plurformaj folioj, iuj dornarandaj aliaj integraj, k kun intense ruĝaj, globaj, karnaj fruktoj. Sin. akvifolio.
Paragvaja ilekso. Sp. de ilekso (I. paraguariensis) el S Ameriko, uzata en la preparo de mateo.