PIV 2020 · 395
akvifoli/o
akvifoli/o 🍁
1 (ark.) Alia nomo (Aquifolium, nomenklature ne legitima) de ilekso.
2 Sp. de ilekso (Ilex aquifolium). Sin. ordinara ilekso.
akvifoliacoj. Fam. (Aquifoliaceae) de dukotiledonaj plantoj – arboj k arbustoj – kun plejofte daŭraj, ledecaj folioj, kun unuseksaj floroj k kun drupecaj fruktoj; 420 sp-oj el 4 g-oj, i.a. ilekso, el la mezvarmaj k tropikaj regionoj.