PIV · 8489
★kork/o
★kork/o
1 Spongeca k malpeza ŝelo de korkokverko, industrie uzata por diversaj uzoj: retflosiloj el korko; demeteblaj plandumoj el korko; la korkopulvoro estas uzata por sonizoli ĉambrojn.
2 Ŝtopilo el tiu materialo por ŝtopi botelojn ks: sur la korko (la botelo) havis ruĝan sigelon Z; li forte enŝtopis la korkon Z; korktirilo Z; korkogusta vino (al kiu malbona korko donis nedezirindan guston).
korka. El korko: cigaredoj kun korkaj finoj.
korki Z (tr) Ŝtopi per korko.
korkado. Ago korki: maŝino por aŭtomata korkado de la ĉampanboteloj.
malkorki. Detiri la korkon el botelo.