PIV 2026 · Artikolo 8490
korkoro
korkoro BOTA alta herbo aŭ arbusteto el tropikaj regionoj; kun folioj alternaj, lancoformaj; kun floroj malgrandaj, flavaj kun kvin petaloj; la frukto estas plursema kapsulo. genro Corchorus ➞ malvaco.
ĝardena korkoro speco de korkoro el Ĉinujo, kultivata en Azio kaj Afriko por fabrikado de juto. specio Corchorus olitorius
kapsula korkoro speco de korkoro el Hindujo, kultivata en Azio kaj Afriko por fabrikado de juto. specio Corchorus capsularis