← Reen al G

PIV 2020 · 5516

★gust/o

gust/o
Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj: li ne povas toleri la guston de bulboj; ĉu havas guston la albumeno de ovo? X; kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu supo?; la butero hodiaŭ havas rancan guston; akvo kun freŝa, sala, putra gusto; gusto el la grundo (pp vino); havi guston de barelo, de avelo; havi brulan guston; (f) fremda manĝo havas bonan guston Z ( envio). saporo.  gustoburĝonoj.
Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero: knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto Z; kiom da homoj, tiom da gustoj Z; ĉiu havas sian propran guston Z; pri gustoj oni disputi ne devas Z; gustoj naciaj Z, personaj Z; tio estas demando de gusto Z; afero de gusto Z; tute ĝuste laŭ lia gusto Z; Kristino al li plaĉis k ŝi lin trovis laŭ sia gusto Z. emo, inklino.
Sagaca k ĝusta senco pri la kvalitoj k mankoj de arta verko: pentraĵoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto Z; por tio (juvelarto) oni bezonas bonan guston Z; ŝi vestas sin kun gusto; tio estas eraro de gusto; oni povas distingi la guston naturan k la guston akiritan; gusta ĉapelo; rimarko de duba gusto.
Maniero, stilo de artverko: peco en la gusto de Vermeer, de Watteau; pentraĵo en la gusto de la 18a jc.
gusti (ntr)
(io) Kaŭzi agrablan aŭ malagrablan sensaĵon sur la lango k palato: tiu manĝaĵo bone, brule, acide gustas; tiu vino gustas je korko (aŭ: gustas korkon); (f) tio gustas pri iom pli (tiel plaĉas, ke oni dezirus pli).
(io) (f) Esti agrabla aŭ malagrabla, kaŭzi plaĉon aŭ malplaĉon: post longa laboro bone gustas la dormo.
gustigi
🍴 Havigi guston al io: kuirado kun tre malmulte da akvo pligustigas la legomojn; saŭco gustigas fiŝon; malsato plej bone gustigas la manĝon Z. spici.
(f) Fari agrabla: tiu provo gustigis al li la sportojn.
gustigaĵo. Substanco, kiu, aldonita en malgranda kvanto, havigas specialan guston. ingredienco.
gustumi (tr)
Percepti per la gustosenso: ĉe forta nazkataro oni nenion plu gustumas; englutu ne gustumante!
Ekpreni malgrandan kvanton da io, por sperti ties guston: mi gustumis per la pinto de la bastono iom da mielo X; li gustumis ĝin k ne volis trinki N; gustumi saŭcon (por eventuale aldoni ion); la frato gustumadis ĉion, kio troviĝis en la plado Z (por certiĝi, ke ne enestas veneno).
Ŝati, ĝui, sperti la guston de io: la homoj k la brutoj, la bovoj k la ŝafoj gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu k ne trinku akvon X; neniu el tiuj invititoj gustumos mian vespermanĝon N; malpaco estas ĉe tiuj, kiuj venas por gustumi aroman trinkaĵon X; kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi Z; (f) gustumi la plezuron aŭdi dolĉajn vortojn Z; vi volis gustumi nobelecon Z; inter la ĉi tie starantaj estas tiuj, kiuj neniel gustumos morton N.
gustumo. Unuopa ago de tiu, kiu gustumas.
gustumado
Tiu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni perceptas la gustojn: havi delikatan, mishardigitan gustumadon. Sin. gustosenso.
Agado de tiu, kiu gustumas: aparta tablo por la gustumado de la vinspecoj.
gustumisto. Spertulo, komisiita por ekprovi la guston k kvaliton de gastronomiaĵoj: vingustumisto.
gustohava (io) Havanta apartan guston.
gustoplena
(io) Konforma al la bona gusto: kiaj gustoplenaj ringoj! Z; vestoj kudritaj gustoplene Z.
(iu) Posedanta bonan guston: gustoplena domaranĝisto, kritikisto.
gustosena. Ne posedanta bonan guston (f).
gustosenso. Gustumado.
antaŭgusto. Unua impreso, bona aŭ malbona, kiun donas la ideo de estontaĵo: donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo! Z.
misgusta
Montranta malbonan guston 3.
Havanta malbonan guston 4.
postgusto. Malagrabla gusto, kiun lasas manĝo aŭ trinko: tiu kuracilo havas terebintan postguston.
sengusta
(io) Indiferenta por la lango k la palato: sengusta pano; nitrogeno estas senodora k sengusta gaso; ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? X.
(io) Ne interesanta la spiriton; senkaraktera: sengusta ludo de marionetoj Z; sengusta ŝerco, anekdoto, epigramo.
(iu) Ne posedanta estetikan guston: sengusta farbisto, sinjorinoj vestitaj senguste Z.
sengustiĝi (io) Perdi sian guston.
barelgusti (pp vino) Havi guston de ligno.
bongusta
Agrabla por la lango k la palato: ĉu bongusta? Z; bongusta peco longe ne atendas Z; frukto malpermesita estas plej bongusta Z; bongusta pano Z, brando Z, ovaĵo Z; plej bonguste vaporis rostita ansero Z.
Gustoplena 1: subteniloj tre bonguste aranĝitaj Z; bonguste aranĝita saloneto Z; sinjorinoj vestitaj bonguste Z.
bongusto
(de io) Agrabla gusto.
(de iu) Bona gusto: inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio k de bongusto Z.
bongustigi. Havigi al io bonan guston: por kapti ezokon, bongustigu la hokon Z.
brulgusta. Havanta la guston de io, kio estis tro forte elmetita al la fajro.
malbongusta. Havanta malbonan guston (pf): sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta Z; sprit’ en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta Z.
marĉogusta. Havanta iom la guston de ŝlimo, pp fiŝo.
subtilgusta. Ĝuanta delikatan guston: subtilgustaj legantoj Z.
vingustumisto. Profesia spertulo, komisiita elprovi la guston k valoron de la vinoj: bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua k la rikoltjaron je la tria.