PIV 2020 · 14628
★spic/o
★spic/o. Aroma, pli-malpli akra aŭ acida vegetaĵa substanco, aldonata al manĝaĵoj k trinkaĵoj, por ilin fari pli bongustaj: al farun’ malbonspeca ne helpos la spico Z; oni pistis spicojn Z; krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekz. safranon, anizon, zingibron k precipe pipron Z. ☞ kondimento, kvinspica pulvoro.
spica. Entenanta iajn, precipe odorajn, ecojn de spicoj: en la stalo la malsekeco estis varma k spica Z; ili eligadis strangan spican odoron Z; (f) spica esprimo, spicaj versoj (bonhumore aŭ malprude elvokivaj).
spici (tr)
1 Aldoni spicojn al manĝaĵo aŭ trinkaĵo: la hungaroj amas forte spici siajn pladojn; ŝaffemuron spicu per ajlo; akva supo, spicita per pipro k ranca oleo Z; mi trinkigus al vi spicitan vinon X; ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco Z; (analoge) aero traspicita per la odoro de sovaĝaj rozoj Z. ☞ gustigi, kondimento
2 Igi pli agrabla, alloga: tiu ĉi kontraŭbatalado spicos al mi la volupton Z; longaj konversacioj spicitaj de bonhumoro k ŝercoj.
spicejo. Vendejo de diversaj spicaĵoj.
spicisto. Vendisto de spicoj k spicaĵoj.
spicujo. Kesteto, en kiu oni tenas la spicojn.