PIV 2026 · Artikolo 8225

kondimento

Litero K

kondimento KUIR fortagusta substanco, kiun oni miksas al manĝaĵoj por plifortigi ilian guston aŭ fari ilin pli digesteblaj, ekz. glutamato, vinagro, mustardo, sumako, keĉupo, ĉatnio, reliŝo aŭ sezamsalo. ➞ ingredienco, spico.
kondimenti tr almeti kondimentojn al io.
kondimentujo garnituro da vazetoj kun la diversaj kondimentoj kutime uzataj ĉe tablo.