← Reen al S

PIV · 14995

sumak/o

sumak/o 🍁 G. (Rhus el anakardiacoj) de dioikaj aŭ poligamiaj arboj k arbustoj kun venena sevo, kun defalemaj aŭ daŭremaj folioj terebintodoraj, plume kunmetaj aŭ trifolieraj, k kun malgrandaj floroj en akselaj aŭ apeksaj panikloj; ĉ. 200 sp-oj el la mezvarmaj k varmaj regionoj, pluraj pororname kultivataj aŭ liverantaj taninoriĉajn k kolorigajn substancojn, lakojn, vaksojn k vernisojn. Sin. roo. uruŝio.
venena sumako. Sp. de sumako (R. radicans, sin. R. toxicodendron) el E Azio k N Ameriko, arbusto ĝardene kultivata kvankam venena al multaj homoj: tuŝo al la planto povas kaŭzi ekzemon, febron k eĉ kramf-atakojn.