← Reen al K

PIV · 8226

★kondolenc/i

kondolenc/i (tr) Esprimi al iu sian simpatian ĉagrenon pro ties malfeliĉo aŭ funebro: kondolenci la vidvinon B. bedaŭri, kompati.
kondolenco. Malĝoja simpatio pro ies malfeliĉo aŭ funebro: pro la perdo de via patro volu akcepti mian koran kondolencon Z; nian kondolencon al S-ro X.! Z.
kondolenca. Esprimanta, prezentanta kondolencon: kondolenca letero Z, vizito.