PIV · 16625
★vinagr/o
★vinagr/o. Aceto, uzata kiel ĉetabla spicaĵo: ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis Z; pli allogas kulero da mielo ol da vinagro barelo Z; (f) havi vinagron en la mieno Z.
vinagra. Rilata al vinagro: vinagra feĉo; (f) vinagra humoro Z, tono.
vinagri (tr) Spici per aŭ konservi en vinagro: vi tro vinagris la salaton; vinagritaj kukumetoj. ☞ pikloj.
vinagrujo. Vazeto, por ĉetabla uzo, entenanta vinagron.
rizvinagro. Vinagro el rizo.