PIV 2020 · 13740
★sal/o
★sal/o
1 👥 Natria klorido NaCl, senkolora, kristala, solvebla substanco, uzata por gustigi nutraĵojn aŭ por gardi ilin de putrado: tabla, rafinita, kruda salo; meti lardopecojn en salon; kiam vi estis naskita, oni ne lavis vin per akvo, oni ne frotis vin per salo X; tro multe da salo malbonigas la manĝon Z (pf); (f) vi estas la salo de la tero N; (analoge) li detruis la urbon k semis sur ĝia loko salon X (por simbole steriligi la teron); (f simbole por la homa nutraĵo): ni manĝas salon el la reĝa palaco N. ☞ halito. ➞ salfari, pekli.
2 (f) Io, kio sprite pikas, surprizas en konversacio aŭ verko: la atika salo; ĉu vi gustumis la salon de tiu epigramo?.
3 (ark.) En la malnova kemio, solida, nebruligebla, gustohava substanco: salo de Epsomo (magnezia sulfato); Glaŭbera salo (natria sulfato); spirigi salojn al sveninta fraŭlino. ☞ salpetro.
4 Ⓚ Kombinaĵo, ricevita per anstataŭigo de la hidrogeno de acido per metalo, organika alkalo (ekz. amino) aŭ neorganika alkalo (ekz. amonio).
sala. Enhavanta salon: sala akvo, manĝaĵo, aero; sala petro (evaporito).
sali (tr) Meti salon en: pli bone ne sali, ol sali tro multe Z (pf); sali la supon B; la larmoj lipojn salas K; (f) se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? N; salitaj prezoj (tre altaj).
saleco. Proporcio de salo, entenata en io: la saleco de la marakvo.
saleta. Iomete sala, kiel akvo ĉe la elfluejo de riveroj.
saligi Ⓚ Transformi en salon: saligi acidon.
salujo. Ujeto, en kiu oni metas salon por tabla uzado.
salakvo
1 Peklakvo.
2 Solvaĵo de kuirsalo en akvo, servanta por fandi neĝon.
salgusta. Havanta saletan guston.
salŝtono = evaporito.
Sallago. Grandega marĉo de Utaho (112°30′U, 41°N).
Sallaga Urbo. Usona urbo. fondita de la mormonoj, ĉefurbo de Utaho (111°55′U, 40°46′N).
elsaligi Ⓚ Precipiti per aldono de saloj.
kuirsalo. Marsalo, ne tre rafinita, uzata por kuirado.
marsalo. Salo, ricevita el la elvaporiĝo de salaj akvoj en sallagunoj.
odorsaloj. Amonia karbonato, miksita kun odoraĵoj, kiujn oni spirigis, por kuraci svenon.
roksalo, ŝtonsalo. Minsalo.
sezamsalo 🍴 Kondimento el rostitaj sezamsemoj k salo.