← Reen al T

PIV · 16086

truk/o

truk/o
📷 Artifiko, uzata en filmado, por doni la aspekton de realeco al dekoracio ks.
(f) Ĉia lertaĵo aŭ artifiko.
truki (tr)
Aranĝi pecon de kineja dekoracio, filmi ion per artifika procedo ktp. por doni al la projekciotaj scenoj ŝajnon de realaĵo.
Uzi trukon 2: truki foton.
trukado. Ago de iu, kiu trukas, k maniero, en kiu oni trukas: lerta trukado.
trukmaŝino. Maŝino, kiu ebligas reprodukti bildojn aŭ bildaron de filmo, enmetante en ilin ĉiajn modifojn: pligrandigon, surimpresojn ktp.