← Reen al P

PIV · 12872

★prosper/i

prosper/i (ntr)
Esti en kontentiga, sukcesa stato: prosperas rozarbeto Z, la aferoj, komerco, firmo; kiu koleras, tiu ne prosperas Z; la knabo prosperis Z; prosperi en sia negoco Z; se amas Dio, prosperas ĉio Z; (f) la versofarado ne prosperas al mi Z. brili, flori, sukcesi, feliĉa.
Okazi al iu, kiel kontentiga rezulto de penado: dume la «Bibliotekon» jam prosperis al ni ekzistigi Z; ĉu prosperos al la homoj veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto? Z; al li sola prosperis atingi tiun krutan montopinton.
prospero. Sukcesa, kontentiga stato aŭ evoluo: al tio li ŝuldis sian prosperon Z; doni prosperon al la lando B; ĝui prosperon B; sen ordo en afero ne ekzistas prospero Z; prosperado de la firmo Z. feliĉo, florado, sukceso.
prospera. Tia, ke ĝi prosperas:
prospera ŝtato; prosperaj urboj;
tio cetere estis ne tute prospera komparo Z.
malprosperi (ntr) Esti en malsukcesa, nekontentiga stato: firmo, kiu malprosperas, ne plu ĝuas krediton; neniu suspektis la malprosperon de tiu fabriko.
malprospera. Tia, ke ĝi malprosperas: diversaj malprosperaj provoj Z.