← Reen al D

PIV 2020 · 2879

★degener/i

degener/i (ntr)
Perdi la originajn kvalitojn de sia speco: okazas, ke tro nutrataj vegetaĵoj degeneras; degenerinta ĉashundo; liaj degenerintaj instinktoj ĝuis tiajn vidaĵojn B; malsatego degenerigas la homojn.
Perdi valoron, ricevi pli malbonan formon: libereco ne devas degeneri en malordon; lingvo degenerinta en ĵargonon. dekadenci, putri, defali, malaltiĝi.
degenera degeneraj kvantumstatoj (statoj de la sama sistemo, havantaj la saman energion).
degenero, degenerado
Stato de tiu, kiu degeneras: la degenerado de la Roma imperio ebligis la barbarajn invadojn.
Malsanema ŝanĝiĝo en histo: grasa degenerado de koro.
degeneraĵo. Io degenerinta: tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos plu via filo Z.