← Reen al D

PIV · 2878

★degel/i

degel/i (ntr) Likviĝi fare de la varmo, fandiĝi (pp glacio): sur altaj montoj la neĝo neniam degelas B; (sensubjekte) surmetu botojn, ĉar degelas.
degelo
Stato de tio, kio degelas: la vojoj estas baritaj pro la degelo; printempa riveraltiĝo, kaŭzita de degelo.
Pli varma vetero post frosto: dum degelo koto kovras la stratojn B; (f) ni esperas degelon en la internaciaj rilatoj.
degelaĵo. Neĝo (ofte kota) likviĝanta.
degeligi. Fari, ke io degelu: (f) degeligi (blokitan) konton, (blokitajn) kreditojn.