PIV · 14310
★sitel/o
★sitel/o
1 Pli-malpli regule cilindra vazo, el ligno, metalo, plasto aŭ tolo, kun movebla duoncirkla tenilo, destinita por la transporto de likvoj: sitelo por melki, por ĉerpi akvon el la rivero; pluvis kvazaŭ per siteloj Z; (f) fali de sitelo en barelon Z (de malbona stato en pli malbonan); sitelportilo (vekto). ☞ kuvo, kruĉo, tino.
2 Enhavo de sitelo, rigardata kiel mezuro: sitelo da glacieroj; verŝu po unu litro en unu sitelon da akvo; sitelo da farbo.