← Reen al T

PIV · 15692

tin/o

tin/o. Portebla, senkovrila, ligna kuvo en formo de duonbarelo: en tiu angulo staris tino por akvo Z; lesivtino; la tino kun butero Z (en butiko); la premejoj estas plenaj k la tinoj tropleniĝis X. trogo.
tineto. Speco de ligna sitelo: (f) malsaĝa tineto! diris la plumo al la inkujo Z.
tinisto. Laboristo, kiu elfaras tinojn.