← Reen al S

PIV · 14311

situ⁸o

situ8o. Loko rigardata konsidere al la kondiĉoj, kiujn ĝi prezentis aŭ prezentas por la starigo de homloĝejoj (naturo de la grundo, de vivtenado, defendorimedoj k.a.): bela, pitoreska, sordida situo de domo; la teraso estas senrivala pri sia situo; favora situo de urbo. pozicio, sidejo.
situi (ntr) Havi ian situon, esti en ia situo; (vs) troviĝi: nia tendaro situis en freŝa valo; la domo situas sur la supro de monteto; turo situanta norde de la placo. kuŝi.