PIV · 12643
pozici¹o
pozici1o
1 Maniero, en kiu objekto aŭ persono okupas spacon: la avino troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo Z; ili staras ĉe la fenestro en samaj pozicioj Z; stara, sida, kuŝa, genua, genukubuta, ventra pozicio; neĝusta pozicio de skribanto; la pozicio de la piedoj dum la dancado; Λ buŝpozicio (interrilata pozicio de la buŝorganoj, ĉe iu momento de la parolo).
2 Loko, okupita en la socio, hierarkio ks: tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en la korporaciojn k fariĝas burĝo Z; mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povis okupi Z; personoj, kiuj okupas elstarajn poziciojn en la movado; tio estas malfacila por persono en mia pozicio. ☞ ofico, rango, situacio.
3 ⚔ Loko, kie trupo aŭ armeo estas postenigita por strategiaj celoj: niaj pozicioj estis hieraŭ bombarditaj; milito de pozicioj.
4 Λ Maniero, laŭ kiu vokalo troviĝas en silabo: vokalo mallonga pro pozicio (ekz. antaŭ du konsonantoj).
pozicia
1 Rilata al pozicio: poziciaj trupoj.
2 ⚕ Farata danke al difinita pozicio: pozicia drenado.
ŝlosilpozicio ⚔ Pozicio, de kiu oni povas malhelpi movon de malamikaj trupoj aŭ ŝirmi movon de la amikaj.