PIV 2026 · Artikolo 8350

konsulo

Litero K

konsulo
1 HIST ĉiu el la du unujaraj regnestroj de la antikva Roma Respubliko.
2 diplomatia agento komisiita protekti en fremda regno la aferojn de la samregnanoj. ➞ ambasadoro.
konsuleco titolo kaj rango de konsulo.
konsulejo loko, kie funkcias la servoj de konsulo.