PIV · 8351
konsult³i
konsult3i (tr)
1 Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto: konsulti advokaton, kuraciston, specialiston, kompetentulon, orakolon; (f) konsulti sian konsciencon. ☞ sin turni al, konsiliĝi kun.
2 Serĉi informojn en tiucela faka libro: konsulti arkivon, gramatikan libron, fidindan vortaron.
konsulto, konsultado. Ago de tiu, kiu konsultas: la konsultado kostis al mi cent eŭrojn.
konsultejo. Ĉambro, kabineto, kie advokato, kuracisto k.a. donas siajn respondojn al konsultantoj.
konsultiĝa. Rajtanta doni sian opinion pri demando, sed ne decidi pri ĝi: konsultiĝa komitato (kontraste kun balotrajta).