← Reen al K

PIV · 8318

★konsil/i

konsil/i (tr) Diri al iu, kion oni opinias, ke tiu devas fari: la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon Z; pri tio mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi Z; la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni Z; la Eternulo, kiu konsilas min X; kiel vi konsilas respondi? X; (abs) oni konsilas k konsolas, sed helpi ne volas Z; konsilu, kiu povas! Z. admoni, averti, gvidi, instigi, rekomendi.
konsilo
Indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke tiu devus fari: akcepti X, aŭskulti X, fidi X konsilon; ni blinde plenumos vian konsilon Z; peti konsilon de iu; donadi konsilojn Z; doni al iu la konsilon −i Z; lia konsilo, ke oni prokrastu la diskuton, estis nur lerta politikaĵo; montroj k konsiloj estas facilaj Z; (f) post dorma trankvilo venas bona konsilo Z.
(evi) Proponita agmaniero: kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo Z.
konsilano
= konsilisto: sekreta konsilano Z.
= konsiliano: konsilaj konsilanoj Z.
konsilanto, konsilantino. Tiu, kiu konsilas: multe da konsilantoj X; ŝi estis lia konsilantino por malbonagi X.
konsilantaro. Konsilio.
konsilebla. Tia, ke oni povas lin / ŝin konsili: la nekonsilebla fratino Z; kie konsileble, tie helpeble Z (la konsileblajn oni ĉiam povas helpi).
konsiliĝi. Interparoli kun iu(j), por peti konsilon: ĉiuj sciencistoj kolektiĝis, por konsiliĝi pri la stato de la malsanulo Z; konsiliĝu neniam kun lingvistoj, konsiliĝu kun personoj, kiuj havas filologian senton k havis multe da praktiko en E. Z; li konsiliĝis kun siaj servistoj X; miaj malamikoj konsiliĝas inter si X; (abs) nun ni devas rapide konsiliĝi k decidi Z. konsulti.
konsiliĝo
Interparolado de konsiliĝantoj: mi faros nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi Z.
Kunveno, ĉe kiu oni diskutas aferojn, por atingi saĝan komunan decidon: eklezia Z, imperia Z konsiliĝo, popola konsiliĝo Z; ni faris konsiliĝon de milito Z; kuracista konsiliĝo Z; mi intencas aranĝi konsiliĝon pri diversaj gravaj aferoj Z.
konsililo 💻 Komputila programo, kiu aplikas regulojn al donitaj informoj por fari inteligentajn rekomendojn aŭ decidojn. artefarita intelekto.
konsilinda. Tia, ke ĝi devas esti konsilata: estas konsilinde diri […] Z.
konsilisto. Funkciulo, komisiita de la ŝtato aŭ de regnestro, por konsiladi pri difinitaj aferoj: la reĝo kunvokis siajn konsilistojn Z; financa Z, jura Z, regna Z konsilisto; sanitara, uzina konsilistino. konsiliano.
interkonsiliĝi. Konsiliĝi.
malkonsili. Konsili iun, ke li ne faru ion: se la Akademio trovus ĝin necesa, mi tion ne malkonsilus Z.
senkonsila. Ne scianta helpi al si mem: la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝas senkonsilaj X. perpleksa, sendecida.