PIV · 6636
intelekt⁴o
intelekt4o. Kapablo pensi konceptaĵojn k estigi rilatojn inter ili: intelekton oni ofte kontraŭmetas al sensaĵo aŭ al racio; la bestoj ne posedas intelekton B; nenio en la intelekto, kio ne estis antaŭe en la sensaĵo. ☞ menso, penso, spirito.
artefarita intelekto 💻 Komputika fako pri perkomputilaj rezonado k lernado.
intelekta. Rilata al intelekto: la intelektaj kapabloj, fortoj; homo havas ne nur korpajn, sed ankaŭ intelektajn bezonojn; intelektaj motivoj (kontraste kun la sentaj); intelekta malfruiĝinto; intelekta debilulo; malgranda aspekte, sed granda intelekte Z.
intelektismo. Filozofia doktrino, kiu hipotezas la antaŭecon k superecon de la intelektaj fenomenoj super la sentaj k volaj.
intelektulo Z. Homo, kiu sin okupas k interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto.
intelektularo. La tuto de la intelektuloj en difinita lando, socio ktp.